2008年是什么年
Integra cirkvito | ||
---|---|---|
![]() | ||
type of electronic component vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Partoprenanta | icokubo ? integrated circuit packaging type vd | |

Integra cirkvito[1], a? integrita cirkvito[2], (mallongigo ico) estas elektronika cirkvito, kiu sekvas anta?programitajn funkciojn ?efe per duonkonduktila kristalo kun aktivaj elektronika?oj, kiel transistoroj, kaj pasivaj elementoj, kiel diodoj, kondensatoroj kaj rezistiloj. ?i tiuj partoj estas konektitaj sur maldika tavolo de duonkonduktila materialo, kiel silicio. En la jaro 2004 norma ico estas 1 cm2 a? malpli granda. ?i subtenas milionojn da konektoj, tamen pli grandaj icoj anka? ekzistas.
La integra cirkvito estis inventita de Jack Kilby en 1958, kiu gajnis al li la Nobel-premion pri fiziko en 2000 kaj akcelis la elektronikan miniaturigan revolucion, kiu komenci?is kun la apero de la transistoro ?irka? jardekon anta?e. Integritaj cirkvitoj havas multajn avanta?ojn, kiel ekzemple la malgrandaj dimensioj, alta efikeco kaj la ebleco de amasproduktado. Nuntempe, post duona jarcento post ilia apero, la icoj penetris ?iujn sociajn vivkampojn. Inter la plej kompleksaj integraj cirkvitoj estas mikroprocesoroj, kiuj kontrolas multajn elektronika?ojn kiel po?telefonojn, komputilojn kaj mikroondajn fornojn. Icoj estas fundamentaj partoj de komputiloj, ekzemple: ?efmemoro, procesoro, fle?memoro estas sole integraj cirkvitoj.
Simuliloj de homaj organoj sur icoj
[redakti | redakti fonton]En laboratorio scientistoj disvolvi?as eksperimento, kies celo estas malkovri kiel reagos la hepato al nova medikamento. ?enerale, tian eksperimenton oni faris sur hepataj ?eloj kultivitaj en vico de laboratoriaj provtuboj a?, por obteni kiel kutime la permeson de la reguligistoj anta? la klinika testado de medikamento, oni faris la eksperimentojn sur mamuloj kiel musoj a? hundoj.
Tamen en tiu laboratorio oni uzas aparaton malpli grandan ol po?telefonon, kiu enhavas miniaturan hepaton kreitan sur ico per homaj ?eloj kaj promesas rezultojn pli fidindajn. Temas pri unu el la unuaj komercaj versioj de bioaparato, kiun la bioin?enieroj surnomas “organo sur ico”. Tiu ?i hepata ico helpas al esploristoj malkovri medikamenton por la malsano “hepatito B”, virusa inflama afekcio de la hepato.
Aliloke oni jam produktas “pulmon sur ico” kaj anka? icojn, kiuj simulas renon, inteston, muskolon, grason kaj oston. Kompreneble ?i tiuj icoj ne enhavas kompletajn organojn sed nur la plej malgrandajn grupojn de ?eloj necesajn por simuli la funkciadon de tuta organo.
En la hepata ico oni uzas miniaturajn “skafaldojn” por forte teni ?elojn el donacitaj hepatoj, kiuj iakiale ne ta?gis por transplanto. Tiajn ?elojn oni povas frostigi por estonta uzado. La miniaturaj skafaldoj ene de miniaturaj basenetoj estas nutritaj per ta?ga fluida?o ilin atinganta per kanaletoj. Post kelkaj tagoj de adapti?o la ?eloj estas pretaj kaj tiam oni infektas ilin je hepatito B.
?ar oni povas simuli tiun specifan tipon de homa malsano nur ?e la primatoj, t.e. ordo de mamuloj inkluzivanta prosimiulojn, simiojn kaj homojn, ?is nun por ununura eksperimento estis necesaj dekoj da ?impanzoj. Krome, ?ar ?iu hepata ico enhavas 12 miniaturajn hepatojn, sciencistoj povas per ?i efektivigi samtempe nombron da eksperimentoj.
?eloj de aliaj organoj postulas ne nur fluadon de nutra likva?o sed anka? mekanikan agadon. Ekz., la pulma ico devas “spiri”. Helpe de aldona reto de kanaletoj por konduko de aero al la ?eloj kaj per alterna kreado de vakuo ?irka?e, oni alterne stre?etas kaj malstre?as ilin, ?uste kiel okazas en la homa brusto dum spirado.
Tiu noviga teknologio ?iam pli pruvas sin tre efektiva aparte por testado de medikamentoj, do, espereble balda?, ?i povos ?pari al amaso da kompatindaj mamuloj suferojn kaj torturojn.
Informofontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Komputika Leksikono ("integra cirkvito")
- ↑ De la fizika fundamento tra la konsisteroj ?is la funkcikapablaj cirkvitoj kaj elektrofaka terminaro Arkivigite je 2025-08-05 per la retarkivo Wayback Machine ?apitro ELEKTRO II, pa?o 161 ("integrita cirkvito", prefereble, vidu diskuton)
-
Ico plektante kvar stereofoniajn kanalojn per analog-cifereca transformigo.
-
Unu el la unuaj integritaj cirkvitoj en 1966.
-
Interna parto de mikroprocesoro (grandigita 600-foje).